Konstitua kongreso de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio

1. Parolas Rudolf Horský, sidantoj supre: J. V. Otta, Vlastimil Novobilský, ?, ?, dr. Miroslav Bukovský, Mikuláš Nevan
sidantoj antaŭe: O. Hrubý, Vladimír Bořánek, Tomáš Balda, Zdeněk Hršel, František Sviták

2. Rigardo el balkono

3. La prezidantaro de maldekstre: Horský, Hrubý, Bořánek, Balda, Hršel, Sviták, Polnický,
dr. Pondělíček, Mařík, Vítek, Drah. Kočvara, Hruška, Sittauer

4. Alia rigardo el la salono

5. De maldekstre: Sviták (staranta), Polnický, Pondělíček, Mařík, Vítek, D. Kočvara
(staranta), Hruška

6. Eble: Rýznarová .... Barochová, Polák
ĉe la meza tablo Sedláček, Kilian

7. Rigardo en la salonon: dekstre malsupre Tomáš Borkovec, Marie Bartovská

8. Nove elektita prezidanto Josef Vítek, dekstre Drahomír Kočvara, Hruška, Pavel Sittauer

9. Rigardo en la salonon dum voĉdonado

10. Kompleta rigardo

11. Inter la partoprenantoj

12. La partoprenantoj de proksimo
KIEL FONDIĜIS
ĈEA en 1969
Starto N-ro 1,
Oktobro 1968
AL LA LEGANTOJ!
Ĉeĥaj
kaj slovakaj esperantistoj, perdinte fine de la jaro 1951 sian regulan gazeton
kaj baldaŭ (aŭtune 1952) ankaŭ sian Asocion, kun novaj esperoj
bonvenigis la ĉijaran politikan printempon en Ĉeĥoslovakio, kiu
promesis esti ekstreme favora ankaŭ por iliaj klopodoj. Ne estas hodiaŭ
kulpo de ŝtataj aŭtoritatoj, aŭ simple de ĉeĥoj kaj
slovakoj mem, ke tiuj esperoj malkreskis dum la lastatempaj eventoj. Tion certe
komprenos ĉiuj niaj amikoj, reciproke observante principon de internacieco
kaj neŭtraleco kaj ne misuzante humanisman mision de nia komuna lingvo.
La
lastaj okazintaĵoj sole prokrastis la konstituiĝon de la tutŝtata
Esperanto-organizaĵo. Oni devos nun paŝon post paŝo en nenaturaj
kondiĉoj retrovi manieron, kiel daŭrigi la vojon irotan.
Ni
adaptiĝas al provizora organiza formo kaj aperigas paralele kun
"Esperantisto Slovaka" periodaĵon por samideanoj en la ĉeĥaj
landoj. Per nia gazeto, kiu aperas apud la neregulaj "Informoj de ĈSEK"
ni volas precipe unuigi la esperantistaron enlande kaj establi pli vastajn
ligojn kun la eksterlanda Esperanto-movado, speciale kun ties reprezenta
organo, Universala Esperanto-Asocio.
Nia ĉefa
tasko estu serĉi laŭeble plej ĝustan vojon por helpi la kreon de
organiza kaj ideologia bazo de nia venonta ekzistado.
La
Redakcio
Přípravný
výbor ČES
Na
mimořádném zasedání ČSEV (česká část) dne 13.7. t.r. v OŬ v Praze byl
ustaven samostatný přípravný výbor
Českého esperantského svazu ve složení:
Tomáš Balda, Vladimír Bořánek, Drahomír Kočvara,
Jaroslav Mařík, Pavel Sittauer, ing. František Sviták, Josef Vítek, Josef
Vondroušek.
Přípravný
výbor Českého esperantského svazu předložil 16. října t.r. návrh svých stanov
ministerstvu vnitra ke schválení. Pokud jde o svolání ustavujícího sjezdu, bude
možno rozhodnout až podle výsledků ústředního jednání na MV.
Organizační
řád ČES, vypracovaný z pověření předsednictva ČSEV dr. Pumprem, byl po
projednání na 2. plénu 18.5. t.r. v Brně znovu projednán na uvedeném mimořádném
zasedání ČSEV a schválen v konečném znění.
ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA MEMSTARIGITA! - La 12-a
de aŭgusto 1968 restos memorinda dato por la esperantistoj de nia ĉefurbo.
Tiun tagon la Esperantista Klubo en Praha estis rekonita de l' urbaj aŭtoritatoj
kiel memstara organizaĵo, siavice la unua en la lando. Dum longaj jaroj ĝi
funkciis kiel interesrondeto de la Parko de Kulturo kaj Ripozo de Julius Fučík.
La 27-an de septembro okazis plenkunsido de la Klubo, kiu elektis novan
estraron kun D-ro Rudolf Horský kiel prezidanto. La oficiala aprobo de la
Esperantista Klubo en Praha povas esti konsiderata simptomo por memstariĝo
de tutŝtata organizaĵo kiel konsekvenco de la demokratiigo en Ĉeĥoslovakio.
JAK SE BUDEME ORGANIZOVAT?
Stručný přehled výsledků ankety ŝekce mládeže
ČSEV ze dne 18/4/68
1. Ze 120 obeslaných EK
odpovědělo k datu uzávěrky ankety (30/6) 28
EK, z toho 3 EK ze Slovenska (na Slovensku je registrováno 24 EK). Členská
základna uvedených 28 EK představuje 1007
členű z celkového počtu evidovaných 3 441, tzn. že výsledek ankety lze
považovat za průzkum mezi cca 1/3
členské základny.
a) Vznik
samostatného esperantského svazu podporuje (požaduje) všech 28 EK.
b) Částka členského příspěvku je velmi řůzná; pro
kategorizaci se vyslovilo 8 EK, 7 EK navrhuje Kčs 20,-, 4 EK navrhují Kčs 25,-
a 2 EK navrhují Kčs 30,-.
c) Velmi se různí názor na to, co by měl členský
příspěvek obsahovat.
d) Pro hromadné
platby prostřednictvím EK se vyslovilo 14 EK; platit Svazu přímo složenkou
navrhuje 7 EK, nevyjádřilo se 7 EK.
2. Pro federativní uspořádání esperantského hnutí v Československu se
vyjádřilo 10 EK. Z odpovědí však
vyplývá, že mnohé EK nemají jasnou představu o tomto problému. Pro celostátní organizaci mluví 14 EK, ale
ani tato kategorie podstatně věci nerozumí. Názor nevyslovil 1 EK, slovenské EK
(3) jsou pro federaci.
3. Podzim 1968 je všeobecným požadavkem termínu konání celostátní
konference esperantistů. Jako místo uvádí 23
EK město Brno, ostatní Olomouc, Gottwaldov, Prahu a j. Pro účast pouze
volených delegátů je 8 EK, 6 EK žádá účast všech zájemců, 14 EK zůstalo bez
vlastního stanoviska.
4. S navrženým volebním klíčem
vyslovila souhlas převážná většina (22 EK).
Ostatní navrhují malé úpravy.
5. Některé EK navrhují své
čelné funkcionáře, jiné rozhodnou, až bude věc "aktuální".
6. Za zdroje příjmů navrhují některé EK celouřadu možností. Jsou k
dispozici na požádání. Stejně tak o možnostech finančního a materiálního
zabezpečení mluví některé EK velmi podrobně.
7. Za zdroje pro financování časopisu považuje 8 EK
předplatné. Ostatní (20 EK) se nevyjádřily.
8. Pro celostátní časopis hlasuje 25 EK, 2 EK navrhují časopisy národní, 1
EK se nevyjádřil;
měsíčník navrhuje 21 EK, 2 EK doporučují časopis
vycházející 10x ročně a 5 EK má jiné návrhy.
Názvů je několik variant: Esperantista (3), Ĉeĥoslovaka
Esperantisto (8), Progreso (4), Esperantista Revuo (2) a j.
9. Jmenované návrhy na obsazení funkcí v celostátních orgánech poslalo 11 EK, ostatní EK se nevyjádřily.
10. Vztahy k dosavadním zřizovatelům EK jsou hodnoceny jako: dobré (18
EK), výborné (1 EK), špatné (1 EK), nevyjádřilo se 10 EK.
Starto N-ro 2,
Novembro-Decembro 1968
Třetí plenární
zasedání ČSEV a schůze PV ČES
konané ve dnech 9. a 10. listopadu 1968 v Praze za
účasti zástupce Osvětového ústavu rozhodlo o některých opatřeních v souvislosti
s očekávanou reorganizací čs. esperantského hnutí.
Přípravný výbor budoucího svazu byl pověřen
vypracováním programového prohlášení a návrhu spojeného s finančním zajištěním
organizace. Předsedou PV ČES byl zvolen J.Mařík.
Jak vyplývá z jednání, ustavení ČES se jeví zcela
reálným. Termín svolání ustavujícího sjezdu ČES se předpokládá v I. čtvrtletí
1969. -okn-
Starto N-1,
Januaro-Februaro 1969
Společné
zasedání ČSEV, PV ČES, SM ČSEV a PV ČSEM
Na
společném zasedání 1.-2. února v Praze představitelé jednotlivých složek
projednávali některé otázky v souvislosti s přípravou ustavujícího sjezdu ČES 29.-30.3.
v Brně.
Na
pořadu jednání byly především záležitosti finančního zajištění nové organizace,
strukturální postavení mládežnické sekce a spolupráce se slovenskými
esperantisty, jejichž zástupci, zejména z mladší části, byli na zasedání
přítomni.
Byl
schválen m.j. také konečný návrh kandidátky Ústředního výboru svazu. Mezi
navrženými jsou i tři ženy. Z celkového počtu 29 má být zvoleno 17 členů ÚV a 5
členů Ústřední revizní a kontrolní komise.
Kandidáti ÚV a ÚRKK ČES:
T. Balda, A. Bednařík, V. Bořánek, J. Drlík, Z.
Hršel, O. Hrubý, M. Hruška, dr. J. Jermář, CSc, M. Josková, O. Kníchal, D.
Kočvara, Ing. V. Kočvara, Ing. L. Krajíc, G. Kremláček, J. Mařík, dr. V.
Mohapl, Ing. dr. V. Novobilský, J. Otta, Z. Polák, P. Polnický, J. Pondělíček,
L. Rýznar, P. Sittauer, Ing. F. Sviták, J. Vítek, F. Wohlmuth, J. Vondroušek,
D. Zdvihalová, N. Zedníčková.
Starto,
Kongresa numero, Aprilo 1969
RENASKIĜO
DE ĈEĤA E-MOVADO
En
Brno kunvenis la 29-an kaj 30-an de marto 1969 kvarcent esperantistoj por
partopreni konstituan kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Organizaĵo
de ĉeĥaj esperantistoj - likvidita unue dum la nazia okupado kaj
poste en la tempo de stalinismo - renovigis nun sian memstarecon laŭ la
principo de nova ŝtata aranĝo.
La ĵus
kreita asocio estas unu el konsekvencoj de la demokratiiga proceso en Ĉeĥoslovakio,
kiu profunde ŝanĝis politikan kaj socian vivon en la lando ankaŭ
laŭ vidpunkto de homaj rajtoj kaj liberecoj, nome tiu de asociiĝo. Ĝi
estas samtempe rezulto de senlaca agado de ĉeĥoslovaka Esperanto-movado
depost 1952.
Jam en
la jaro 1955 kreiĝis ťutŝtata Konsulta Komitato Esperantista, kiun
post tri jaroj anstataŭis Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato,
plenumanta funkcion de konsulta organo de Kultur-Ministerio por E-rondetoj en Ĉeĥoslovakio.
Tiu ĉi fariĝis fundamento por nova tutŝtata organizo. Pasintjare
ekfunkciis ankaŭ Preparkomitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (PK ĈEA),
kiu partoprenis i.a. ĉe finpretigo de nova organiza statuto kaj aliaj
bazaj dokumentoj.
LA TURNOPUNKTO
La
24-an de januaro la statuto de ĈEA estis aprobita de Ĉeĥa
Ministerio de Interno. Ekde tiu ĉi momento ĉiuj klopodoj koncentriĝis
al preparo de konstitua kongreso; moravia ĉefurbo estis elektita por
organizi ĝin. En Brno, kie estas la plej malnova E-klubo en Ĉeĥoslovakio
(fondita en 1901), okazis ankaŭ la lasta kongreso de EA ĈSR en la
jaro 1950. Nun prezentiĝis ebleco aldoni la trian memorindan daton en ĝia
Esperanta historio.
En
tiuj tagoj verŝajne multaj rememoris pri poemeto publikigita en la lasta
numero de "Esperantista", gazeto de EA ČSR:
"Arbaron
oni hakas ...sed ni semojn ŝparos,
ilin
la tero aperigos per vivforto
kaj
verda mur' de batalantoj ree staros..."
LA ATENDITA TAGO
Sabate
la 29-an de marto en la salono de Besední dům en Brno estis inaŭgurita
konstitua kongreso de ĈEA. Ĉeestantaron alparolis prezidanto de Loka
Kongresa Komitato kaj estro de Esperanto-Klubo en Brno s-ano Josef Vondroušek.
Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa
Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto en Prago, d-ro Miroslav
Bukovský, sekciestro de Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj
direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio prof. Ivo Lapenna tralegis oficiala
reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La Kongreso aparte kore bonvenigis la
vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en la nomo de
Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj en
Slovakio (AES) kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Slovaka Akademio de
Sciencoj. Li anoncis i.a., ke konstitua kongreso de AES okazos la 9-11an de
majo en Liptovský Hrádok (Meza Slovakio).
La
partoprenantoj aŭskultis paroladojn de s-ano Inĝ. František Sviták,
prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj s-ano Josef Vítek,
proponita prezidanto de ĈEA.
La
kongreso aprobis Statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio. La baloton partoprenis 162 delegitoj el 101 rondetoj. La kongresa
prezidiumo sendis telegramojn al prezidento de la respubliko kaj al ĉeĥoslovaka
hokea teamo en Stockholm, transdonis dankleteron al direktoro de Kleriga
Instituto D-ro Miroslav Bukovský kaj sendis salutleterojn al Ĉeĥa
Nacia Fronto kaj Ĉeĥa Ministerio de Kulturo. Traktadon dum la unua
tago gvidis prezidanto de PK ĈEA s-ano Jaroslav Mařík.
Dimanĉe
kunsidis kelkaj sekcioj, jam fonditaj ĉe ĈSEK kaj aliaj, kiuj
konstituiĝis dum la kongreso. En la plenkunsido prezentiĝis la
Komitato de ĈEA kun sia prezidanto Josef VÍtek.
Oficiala
organo de la nova organizaĵo fariĝis ĝisnuna informilo de PK ĈEA
"Starto".
La
kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj-pioniroj titolon
"honora membro de ĈEA". Estas jenaj gesamideanoj:
Anna
Bárochová, Dr. Josef Fousek, Theodor Kilian, Jiří Kořínek, Miloš Lukáš, Dr.
Tomáš Pumpr, František Pytloun. Vilibald Scheiber, Julie Šupichová kaj Jaroslav
Šustr.
En la
ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj per unuanima voĉdonado
akceptita Program-deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
PRI LA AGADO DE ĈSEK KAJ ESPERANTO-RONDETOJ EN ĈEĤOSLOVAKIO
En sia
raporto pri ĝenerala stato de ĉeĥoslovaka Esperanto-movado en
pasintaj jaroj s-ano Inĝ. František Sviták aprezis aktivecon de tiuj
rondetoj kaj unuopuloj, kiuj eĉ dum malfacilaj jaroj, en malfavoraj kondiĉoj
ne hezitis oferi siajn fortojn por pluporti la torĉon ... Dank' al ilia
persistemo povis esti instalita la 1-a kaj en la jaro 1965 la 2-a Ĉeĥoslovaka
Esperanto-Komitato kun klara celo: krei kondiĉojn por ekzisto de nova memstara
organizaĵo.
En la
lastaj kvar jaroj esence kreskis aktiveco de ĉeĥoslovakaj
esperantistoj, precipe en Slovakio. Rondeta familio atingis la nombron 130 kun
3 600 registritaj membroj. Precipe rimarkinda estis laboro de la junularo, kiu
okazigis kelkajn konferencojn kaj internaciajn renkontiĝojn. Multaj
Esperanto-kluboj kontribuis al plivigligo de la movado per similaj rimedoj.
Longan tradicion havas en Ĉeĥoslovakio Someraj Esperanto-Tendaroj,
kie ekestas novaj kaj perfektiĝas jamaj esperantistoj. La plej rimarkinda
estas SET apud Lančov, aranĝata de Esperanto-rondeto en Třebíč, kiu
sukcese okazis jam 17-foje. Por stimuli lernadon de Esperanto kaj informi pri
diversaj aplikoj de IL estis eldonitaj diversaj helpiloj kaj propagandiloj. ĈSEK
zorgis dum 10 pasintaj jaroj pri la aperado de "Informoj de ĈSEK"
kaj ĉeĥoslovakaj eldonoj de internacia revuo "Paco". Fakaj
sekcioj de ĈSEK, ekzemple tiu de MEM, aktive partoprenis en publika vivo
kaj kampanjoj de UEA.
La
nova asocio transprenas sekve multan sperton, sed kompreneble ankaŭ
multajn taskojn ĝis nun ne plenumitajn.
GVIDORGANOJ DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
Kiel membroj de CK ĈEA kaj ties revizia
komisiono estis elektitaj tiuj ĉi samideanoj:
Estraro: 1. Josef Vítek (Mělník) -
prezidanto, 2. Inĝ. František Sviták (Praha) - vicprezidanto, 3. Drahomír
Kočvara (Ostrava) - vicprezidanto, 4. Pavel Polnický (Poděbrady) - sekretario
Estraranoj: 5. Jaroslav Mařík (Praha),
6. Zdeněk Hršel (Brno), 7. Jiří Pondělíček (Praha)
Komitatanoj: 8. Oskar Hrubý (České Budějovice), 9. Ing.
Ladislav Krajíc (Tábor), 10. Vladimír Bořánek (Plzeň), 11. RNDr. Vlastimil
Novobilský, CSc. (Ústí nad Labem), 12. Miloš Hruška (Jablonec), 13. Linhart
Rýznar (Svitavy), 14. Naděžda Zedníčková (Lanškroun), 15. Pavel Sittauer
(Třebíč), 16. Inĝ. Vlastimil Kočvara (Opava), 17. Drahomíra Zdvihalová
(Praha)
Vickomitatanoj: 18. Josef Vondroušek
(Brno), 19. Tomáš Balda (Řevnice), 20. PhDr. Jaromír Jermář, CSc. (Praha), 21.
František Wohlmuth (Domažlice), 22. Oldřich Kníchal (Praha), 23. Inĝ.
Zdeněk Polák (Litoměřice), 24. Jarmila Rybáčková (Pardubice), 25. Josef V. Otta
(Šumperk).
Revizia
komisiono:
1. Ak. arch. Josef Drlík (Praha), 2. Milada Josková (Praha), 3. JUDr. Vladimír
Mohapl (Olomouc).
Anstataŭantoj:
4. Inĝ.
Aleš Bednařík (Brno), 5. Gustav Kremláček (Žďár nad Sázavou).
PROGRAM-DEKLARO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
(konciza enhavo)
En sia
programo, aprobita de la konstitua kongreso, ĈEA konsideras kiel sian ĉefan
taskon la disvastigadon de la IL kiel rimedo de interkompreniĝo kaj
internacia kunlaboro. La asocio klopodos plilarĝigi siajn kontaktojn kun
eksterlandaj Esperanto-organizaĵoj kaj institucioj, tiu ĉi kunlaboro
devas okazi surbaze de la respektado de homa, nacia kaj politika suverenecoj.
ĈEA
celas plenumi ĉi tiujn principajn aktivecojn:
- konatigi internacian lingvon al la plej vasta
publiko kaj zorgi pri instruado de IL
- subteni lokajn Esperanto-grupojn kaj ilian agadon
- eldonadi regulan presorganon - informilon kaj
ligilon de sia membraro
- eluzi ĉiujn eblecojn por eldonado de Esperanta
literaturo kunlabore kun lokaj Esperanto-organizaĵoj
- atingi kolektivan kaj individuan membrecon en
superaj organoj de la universala Esperanto-movado
- zorgi speciale pri eduko de junularo, kiu montris
ekstreman aktivecon en lastaj jaroj
- helpi al plua aktiveco de fakaj sekcioj kaj
komisionoj
- mobilizi teoriajn esplorojn pri internacilingva
problemo kaj la internacia lingvo mem
- kunlabori kun aliaj enlandaj sociaj organizaĵoj.
SEKCIOJ KAJ KOMISIONOJ DE ĈEA
La
kongreso havis precipe laboran karakteron. Tiel plej bone manifestiĝis
volo de la kongresanoj meti ju pli solidan fundamenton por la nova periodo de
la ĉeĥa Esperanto-movado. Estas ĝojige konstati, ke en Brno
konstituiĝis kvar novaj sekcioj de ĈEA. En kunsidoj de la sekcioj
estis re- aŭ novelektitaj tiuj ĉi gvidaj funkciuloj:
MEM-sekcio
- Tomáš Balda, Řevnice
Junulara
Sekcio - Drahomíra Zdvihalová, Praha
Sekcio
de fervojistoj - Bohumil Král, Praha
Sekcio
de instruistoj - RNDr. Vlastimil Novobilský, Ústí nad Labem
Novaj Sekcioj:
Sekcio
de teknikistoj - Inĝ. Jan Werner, Brno
Medicina
sekcio - Jan Ambrož, Brno
Sekcio
de KELI - Prof. D-ro Rudolf Horský, Praha
Sekcio
de IKUE - Aleš Berka, Vsetín
Por ke la nova asocio bone funkciu, ĝi bezonas
sian propran oficejon kaj precipe multnombran anaron. Ambaŭflanke vi povas
helpi fariĝante membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Membreco en ĈEA
estas morala devo de ĉiu ĉeĥa esperantisto.
GRAVA KAJ URĜA ALVOKO
al la
estraroj de niaj Esperanto-kluboj kaj al ĉiuj aktivaj esperantistoj
Estimataj kaj karaj geamikoj,
ĉu
necesas konvinki vin, ke la memstara Esperanto-organizaĵo sen laŭeble potenca membrobazo signifus
preskaŭ nenion?
Pro
tio ni nun atentigas vin plej insiste, pritraktu kun tre serioza konsidero la alvokon, kiun vi ricevos dum sekvontaj
tagoj. Klopodu per ĉiuj fortoj kaj argumentoj
akiri la plej grandan nombron de membroj por la nova Asocio en la indikita
proksima tempo (ĝis la 20-a de
junio 1969). Necesajn informojn, dokumentojn kaj indikojn (Statuton,
kotiz-regularon kaj poŝtmandaton) ricevos ĉiuj Esperanto-kluboj en
kaj kun la alvoko.
Antaŭen al entuziasma kaj oferema agado
favore al la plena prospero de la nova Asocio kaj la plej dezirinda celo - 2
000 asociaj membroj en unua etapo!
Ni
firme esperas, ke vi ĉiuj eluzos novajn kondiĉojn kaj kuniĝos
senprokraste en ĝenerala strebado por la komuna nobla afero.
Via
ESTRARO
DE ĈEA
STARTO
oficiala organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio -
redaktas: D-ro Josef Kavka, Jaroslav Mařík, Inĝ. František Sviták, Ivo
železný - respondeca redaktoro: Oldřich Kníchal - Adreso: Blanická 4, Praha 2
JUNULARA SEKCIO
Pri la
Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio vi estis sufiĉe
detale informitaj sur la antaŭaj paĝoj. Nia tasko estas konatigi al
vi rezultojn de la Konstitua Kunsido de Junulara Sekcio de ĈEA, okazinta
dimanĉe la 30-an. La informo estas nur konciza, ĉar ni opinias, ke ne
valoras la vortoj, sed la agoj.
Kvardek
junaj ĉeestantoj sukcesis dum eksterordinare mallonga tempo de unu horo
kaj duono pritrakti kaj aprobi la Regularon de la Sekcio, elekti novan
Komitaton kaj pridiskuti problemojn de la plej frua estonteco.
En
sekretaj elektoj estis el dek du kandidatoj elektita jena sepmembra komitato de
la Sekcio, kies funkcia periodo estas laŭ la Regularo dujara:
prezidantino
- Drahomíra Zdvihalová, Praha
vicprezidanto
- Ladislav Němec, Ostrava
sekretario
- Ivo Železný, Praha
kasisto
- Jan Nevan, Praha
komitatano (eksteraj rilatoj) - Ladislav Kaniuga, Praha
komitatano
(STELO) - Jaroslav Adamec, Brno
komitatano
(SET Lančov) - Vladimír Hasala, Hodonín
PROGRAM-DEKLARO
de la Komitato de Junulara Sekcio de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
Sub
iom fiera titolo ni prezentas al vi tute simplan liston de tio, kion ni volas
en la plej frua estonteco fari, aŭ kion ni volas almenaŭ provi. La
Program-deklaro rilatas al la periodo ĝis la fino de la jaro 1969, kiam ni
prezentos la rezultojn de nia agado al la membraro kaj igos ilin prijuĝi
demandojn pri la estonteco de la esperantista junularo en nia lando. Tiutempe
ni jam konos niajn eblecojn kaj kapablojn, la nombron de membroj kaj ilian
volon kunlabori, kaj ni konkludos laŭ tio. Fine, la membraro ne kotizos al
la Sekcio, sed kontribuos per siaj ideoj, proponoj kaj helpo. La celojn
difinitajn en la Regularo de la Sekcio kaj en tiu ĉi program-deklaro ni
povas plenumi nur per kunlaboro de ĉiuj membroj.
La
Komitato de la Sekcio:
- strebos kune kun junaj esperantistoj en Slovakio
krei ĉeĥoslovakan junularan esperantistan organizon
- ligos kontaktojn kaj kunlaboros kun junularaj
esperantistaj organizoj, amikaj al nia patrujo
- petos pri aliĝo de la Sekcio al TEJO
- kunlaboros kun organizoj, defendantaj la
homrajtojn kaj batalantaj kontraŭ la lingva diskriminacio, precipe kun
Societo por la Homrajtoj
- kunlaboros kun junularaj organizoj, uzantaj
Esperanton, ekz. kun Junák (Skolto)
- strebos varbi kiel eble plej grandan nombron de
junaj esperantistoj por membriĝi en la Asocio kaj Sekcio
- sekurigos la produktadon kaj distribuadon de la
asocia gazeto
- kunordigos preparlaborojn por eldoni lernolibrojn
de Esperanto
- propagandos junularan etapon de Somera
Esperanto-Tendaro en Lančov
- informos la neesperantistan junularon pri la agado
de la Sekcio kaj pri la Internacia Lingvo ĝenerale
- informos la membraron pri okazaĵoj en la
monda Esperanto-movado kaj pri eblecoj partopreni Esperanto-agadojn
eksterlande, parte per organo de la Sekcio "Junularaj Paĝoj",
parte per neregulaj cirkuleroj aperantaj de tempo al tempo laŭnecese
- por interesiĝantaj membroj aranĝos
lingvajn ekzamenojn
- per ĉiuj fortoj serĉos ĉambron por
sia sekretariejo, sen kiu la agado de la Sekcio tute ne eblas.
Ni
prezentas al vi tiujn ĉi punktojn kiel nian laborplanon, kiu kunlabore kun
vi ne devus resti nur sur papero.
Zdvihalová+Němec+Železný+Nevan+Kaniuga+Adamec+Hasala
= la Komitato
Starto 5-a
numero, septembro-oktobro 1969
ZE ZASEDÁNÍ ÚV ČESKÉHO ESPERANTSKÉHO SVAZU V PRAZE
Zasedání
pléna ÚV ČES ve dnech 11. - 12. října se zúčastnili členové ústředního výboru a
ústřední revizní komise. Předseda ČES Josef Vítek seznámil přítomné s činností
svazu za období uplynulé od ustavujícího sjezdu v Brně a vzpomenul zesnulé
pracovníky hnutí J. Šustra, A. V. Zedníka a H. Steinera.
Předseda
ČES přečetl dopis za ZE SSR, v němž představitelé slovenských esperantistů
přijímají návrh na vytvoření federálního orgánu esperantského hnutí.
Jednomyslně byli schváleni zástupci ČES v novém orgánu: J. Vítek, D. Kočvara a
P. Polnický.
Byla
projednána možnost členství v UEA, která je závislá na souhlasu MZV a na
získání devizových prostředků k zaplacení členských příspěvků. Pro příští rok
byla již podána žádost o poskytnutí dotace z prostředků ministerstva kultury.
Zprávu
o účasti oficiální delegace ČES na 54. světovém kongresu v Helsinkách podal
ing. F. Sviták. Informoval plénum také o průběhu a obsahu schůzky představitelů
socialistických zemí, která se uskutečnila během kongresu.
Dále
se výbor zabýval otázkami ediční činnosti. V plánu je několik akcí včetně
vydání učebnice a slovníku. Poslední je však závislé na možnostech
Pedagogického nakladatelství. Jako příloha i separát časopisu PACO mají vyjít v
listopadu Apokryfy K. Čapka v překladu J. Vondrouška. K tomuto vydání bylo
rozhodnuto vypsat otevření edičního fondu. Počítá se s nákladem 3 000 výtisků.
Naléhavá je nadále otázka tištění svazového časopisu STARTO, která bude v
nejblizší době znovu projednána předsednictvem.
Výbor
ČES jednal dále o účasti členů svazu na příštím světovém kongresu ve Vídni.
Vzhledem k posledním opatřením vlády zůstává otázka ještě otevřená. Do
oficiální delegace byli z deseti navržených kandidátů vybráni a jmenováni D.
Kočvara a J. Kořínek a jako náhradník J. Vondroušek. Delegátem na konferenci
učitelů v ĵugoslávii byl jmenován RNDr. V. Novobilský.
Ústřední
výbor schválil tyto sekce ČES: Sekci mládeže, Sekci katolických esperantistů,
Sekci křesťanských esperantistů a Sekci železničářů. Další sekce budou
schváleny po předložení potřebných materiálů.
Pokud
jde o přijímání členských příspěvků na rok 1969, výbor se usnesl ponechat tuto
možnost na rozhodnutí jednotlivců. Termín pro zaplacení členských příspěvků na
rok 1970 byl stanoven na 31. březen 1970.
Jedním
z důležitých bodů jednání byla otázka politické angažovanosti svazu. Členství v
Národní frontě má být co nejdříve řešeno návštěvou u představitelů NF ČSR. ÚV
konstatoval, že programové prohlášení přijaté ustavujícím sjezdem v Brně je
plně v souladu se současným děním. ÚV zaujal stanovisko k prohlášení ČSEV a
sekce MEM ČSEV z března t.r. Toto prohlášení nepřijímají a neztotožňují se s
ním.
Výhledově
byla projednána možnost pořádání světového kongresu v roce 1973 v Praze s
podáním předběžné přihlášky.
Do
funkce hlavního delegáta UEA pro Československo byl jednohlasně navržen ing. F.
Sviták.