Česky

 

Ĉefpaĝo

 

Programo

 

Aranĝoj

 

Informoj

 

Bulteno

 

Personoj

 

Historie

 

La kluba biblioteko

 


 

HISTORIO DE ESPERANTISTA KLUBO EN BRNO

1900: en Brno estis gvidataj la unuaj kursoj de Esperanto, kie instruis Josef Záboj.

1901: fondita "Unua societo de aŭstraj esperantistoj" en Brno, en Laborista Domo, Jůza-strato n-ro 8 (posta Dělnická, Marxova, nun Spolková). Ĝi estis la unua esperantista societo sur teritorio de tiama Aŭstrio (en Hungario samjare en Budapeŝto). Fondintoj: redaktoro Karel Pelant, ĵurnalisto, kaj Václav Kovanda, unu el la postaj fondintoj de Laborista Memhelpa Kooperativo "Včela" (Abelo). Tiama Landestrejo en Brno rifuzis doni permeson al fondo de la Societo, argumentante por sia negativa decido per tio, ke Esperanto ne necesas, ĉar ekzistas la germana lingvo. Nur interpelacio de laborista deputito Josel Hybeš en la viena parlamento ebligis fondon de la Societo. La unua komitato: prezidanto Karel Pelant, vicprezidanto K. Černíl, sekretario V. Kovanda kaj kasisto Jan Kajš. Inter pluaj komitatanoj estis Karl Steier, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por germanoj. Post kelke da tempo li daŭre transloĝiĝis en Svislandon kaj poste en Germanion kaj revenis al Brno nur post la dua mondmilito mortmalsana el germana koncentrejo. Esperantistaro el Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste prizorgis lian sepulton. En la Societo estis ĉeĥoj kaj germanoj kaj disvolvis viglan aktivecon aranĝante prelegojn kaj plurajn kursojn en la urbo kaj antaŭurboj. La kursojn gvidis Jan Kajš, Domin Konečný, Karl Steier kaj Josef Záboj.

1902: redaktoro K. Pelant verkis broŝuron Ideo de la Lingvo Internacia.

1903: ŝanĝo de la statuto kaj nomo: Aŭstria Societo Esperantista (Rakouský spolek esperantistů).

1905: la Societo decidiĝis dividi la laboron kaj fondi memstarajn grupojn por ĉiu nacio kaj tiel estis fondita Klubo de Bohemaj Esperantistoj (kun prezidanto František Racek, fotografisto), kaj Germana Grupo Esperantista (kun prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo). 1906: prezidantiĝis Jan Kajš; fondita filio de la klubo en Řečkovice (22.6.) kun gvidanto Antonín Valoušek, instruisto. Poligloto František Vymazal verkis lernolibron Esperanto snadno a rychle.

1907-1908: prezidanto Antonín Tomášek, tajloro. Kursoj dufoje semajne en la tiama Giskra-strato (nun Kounic-strato), kunvenoj marde en restoracio U Jonáků, en la tiama Rudolf-strato (nun Česká). Kursojn en komerca lernejo gvidis profesoro Bohumil Hollman (1907) kaj Domin Konečný (1908).

1908-09: aktiveco de la klubo malvigliĝis, ĉar ĝi estis trapasanta, same kiel la tuta movado, Ido-krizon. La kunvenoj okazis dufoje monate en Stopka-restoracio.

1909: prezidanto Albín Kroupa, revizoro, partopreninto de UK en Kembriĝo. El tiu tempo tute mankas informoj, la klubo ne troviĝas en la membrolisto de Bohema Unio Esperantista.

1910: Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno aranĝis 24-tagan ekskurson al Balkana Duoninsulo kaj Malgranda Azio (Budapeŝto, Beogrado, Niŝ, Sofio, Istanbulo, Smirno, Ateno, Patrajo, Korinto, Korfuo kaj Brindisi). Kvankam inter la partoprenantoj estis homoj sciantaj hungare, serbokroate, bulgare, turke, greke kaj itale, jam en Budapeŝto finiĝis la iluzioj, malfacilaĵoj multiĝis kaj en Beogrado oni povis paroli pri malsukceso de la ekskurso. Sed inter la ekskursantoj estis du anoj de la E-klubo en Brno, kiuj en la kriza momtento eklaboris, anoncadis al delegitoj kaj kluboj alvenon de la karavano kaj de tiam ĉio kvazaŭ sorĉe ŝanĝiĝis. La ekskursantoj estis ĉie atendataj de lokaj esperantistoj, kiuj volonte helpis, donis necesajn informojn, zorgis pri amika etoso kaj akompano tra urboj kaj ĉirkaŭaĵo. Dum ŝipado trans la Egean maron montriĝis, ke la ŝipkapitano estas esperantisto kaj la bona rezulto estis, ke ĉiuj partoprenintoj ĝuis la unuan klason anstataŭ la trian.

1910-1911: prezidanto Antonín Waiser, oficisto; la klubkunvenoj en restoracio U Jonáků kaj poste en strato Kozí; la ĉefa agado de la klubo estis kursoj kaj ilia afiŝado.

1911: la klubo solenis la unuan jardekon (3-5. 6). Venis esperantistoj el multaj lokoj de la tiama monarkio kaj saluttelegramoj el la tuta Eŭropo, ankaŭ de D-ro L. L. Zamenhof. Bohema Asocio Esperantista estis reprezentita de d-ro Stanislav Kamarýt, Akademia Fako Esperantista de Rudolf Hromada, ambaŭ el Prago. La kunvenojn prezidis d-ro Stanislav Schulhof el Pardubice, referis d-ro Kamarýt, solena oratoro estis direktoro Josef Krumpholc, komeniologo. Dum amika vespero en Litovel-restoracio Václav Odložilík detale priskribis la vojaĝon de la lernantoj de la Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno al la Balkana Duoninsulo. Inaŭguro de la jubilea soleno okazis en la malgranda halo de Besední dům, en vespera programo estis deklamitaj poemoj de Schulhof, monologo el Ifigenio en Taŭrido, kaj la sekvintan tagon oni ekskursis al Macocha.

1912-1913: prezidanto estis Domin Konečný.

1914: venis la unua mondmilito, terura suferado por ĉiuj, la laboroj por la movado estis interrompitaj.. Kaj kiam venis fino de la milito, la homoj sopiris pri eterna paco kaj subtenis ĉion, kio povus ĝin firmigi kaj sekurigi. Tial ankaŭ Esperanto, kreita por la amikeco inter la nacioj, mirige vastiĝis.

1919: reviviĝas la klubo, kiun prezidis Inĝ. Jaroslav Sítko; publikaj kursoj en pluraj lernejoj, por fervojistoj kaj blinduloj. profesoro Inĝ. Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio. Aperis pluaj aktivuloj: fakinstruisto Jan Šembera kaj Josef Jeřábek, gimnazia profesoro Rudolf Fridrich, d-ro Josef Barvíř kaj aliaj.

1920: la Klubo ŝanĝis sian nomon je Esperantista Klubo en Brno, Ĉeĥoslovakio. Ĵurnaloj ofte raportis pri la movado, estis aranĝita ekspozicio en librovendejo de Barvič. La kunvenoj okazis en Akademia kafejo.

1921: prezidanto iĝis prof. Inĝ. V. Kroužil; direktoro J. Krumpholc prelegis en Instruista Asocio de Brno, ing. Kroužil en la Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj. Plie li ĉeĥigis anglan broŝuron de T. Gueritte Esperanto, mezinárodní jazyk inženýrů (Esperanto, internacia lingvo de inĝenieroj), kaj esperantigis verkon de Arne Novák Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo. Per ministeria dekreto el la 27.10. l921 li estis nomumita ekzamena komisaro de Esperanto por burĝaj lernejoj. En traduko de d-ro J. Barvíř aperis kompilaĵo Moravia Karsto de K. Absolon kaj ampleksaj enkondukoj al du gravaj folkloraj verkoj de Joža Uprka Ligado de kapotukoj kaj Pilgrimo ĉe Sankta Antonio,. Enkadre de la 13-a UK en Prago la Klubo organizis ekskurson por 800 partoprenantoj al Macocha.

1922: frunte de la Klubo estis profesoro Rudolf Fridrich; la I-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (ĉ. 300 partoprenantoj) en parlamentejo de la Malnova Landa Domo; por la kongresanoj aperis Gvidlibro tra Brno, preparita de Jan Šembera, R. Fridrich kaj Josef Jeřábek.

1923: la Klubo partoprenis Ekspoziciajn Foirojn de Brno per propra ekspozicio en la malnova Komerca Akademio. La ekspozicion vidis dekmiloj da homoj, ĝi alportis ankaŭ financan profiton al la Klubo, kiu ricevis diplomon pro modela aranĝo.

1924: denove frunte de la klubo estas Inĝ. J. Sítko; gesinjoroj Fridrich elfrancigis broŝuron Svaz národů o esperantu (Ligo de nacioj pri Esperanto); al la Klubo aliĝis direktoro de Komerca lernejo Josef Bednář kun modernaj propagandaj metodoj - li eldonis reklame tre efikan lernolibron de Esperanto en dek horoj (1925) kaj libron de gajaj rakontoj Barono Mensogbabilulo (1926); Esperanto daŭre instruata en diversaj lernejoj kaj kursoj, ankaŭ al fervojistoj, policistoj kaj en Fremdul-Asocio.

1925: prezidanto denove profesoro R. Fridrich; somere venis 30 eksterlandanoj el naŭ nacioj por viziti la abismon Macocha. La Klubo prizorgis la akcepton kaj akompanon.

1926: la jubileon de 25 jaroj solenis la Klubo en decembro en malgranda halo de Besední dům; Ota Petr kunaŭtoris Esperantan-ĉeĥan vortaron.

1927: komenciĝis perradia kurso de Esperanto (publikigita samtempe en Radio-Journal), kiun gvidis J. Bednář; en semajna gazeto Nový lid (Nova Popolo), la plej disvastigita etika revuo (eldonkvanto 250 000 ekz.), aperis merite de direktoro Ota Petr konstanta Esperanto-kurso kaj rubriko, kiujn gvidis sekretario de la Klubo Josef Vondroušek dum kvar jaroj; en saloneto de Besední dům soleno omaĝe al 40 jaroj de Esperanto; koncerto de Kantista Kvarteto de J. Šembera kaj solo-dancoj de Zora Šemberová, posta unua baletistino ĉe la Landa Teatro.

1928: por impona Ekspozicio de la Nuntempa Kulturo en Brno, kiun vizitis dekmiloj da eksterlandanoj, la Klubo atingis eldonon de esperantlingvaj prospektoj kaj dissendis 5000 ekzemplerojn en la tutan mondon; Esperanto en la Ekspozicio estis reprezentita fare de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj en la lerneja fako per laboro de lernejestro Albín Neužil el Olomouc; grandan intereson pri la Ekspozicio uzis la Klubo por kunvoki al Brno Renkontiĝon de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj (7.-8. 7);.

1929: prezidanto fariĝis direktoro J. Bednář; somere venis ĉ. 400 eksterlandanoj, revenantaj el la UK en Budapeŝto; la Klubo aranĝis por ili amikan vesperon en Besední dům kaj trarigardon de la urbo; plurajn grupojn gvidis tra la urbo ankaŭ policistoj kun ŝildeto Esperanto, kio vekis favoran impreson en la gazetoj.

1930: prezidanto estis J. Vondroušek; la Klubo komencis eldonadi multobligitan informilon Informa Bulteno de Esperantista Klubo en Brno, ĉar la revuo La Progreso ĉesis aperi pro financaj malfacilaĵoj; la informilo estis modesta, kvarpaĝa, aperadis neregule, dum du jaroj kaj duono aperis entute 14 numeroj (redaktis s-ano Inĝ. Ernesto Sonnenfeld, elmigrinta en 1938 al Montevideo, tradukinto de ĉefverko de la argentina literaturo, Martin Fierro de Jose Hernandez).

1931: nova prezidanto estis inspektoro František Baďura; la klubaj kunvenoj okazantaj ekde 1923 en lernejo ĉe Veveří strato 28 transiras al nova klubejo en la tiama hotelo Passage, klubejo apartigita, bone lokita, plene konvenanta al la kulturaj kaj societaj bezonoj; la Klubo aranĝis du publikajn paroladojn de usona ĵurnalisto Jozefo Scherer el Los-Anĝeleso, speciala komisiito de Internacia Centra Komitato en Ĝenevo, entrepreninta vojaĝon ĉirkaŭ la mondon kun celo vastigi sciojn pri la internacia lingvo.

1932: en la 5-a Kongreso por la Seksa reformo, internacia kuracista kongreso, okazinta en Brno septembre, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj (D-ro Leumbach el Kopenhago prelegis en Esperanto); la Klubo preparis tradukon de la ampleksa programo kaj la kluba anaro amase partoprenis en ĉiuj publikaj kunvenoj de la kongreso; la unua perradia prelego (parolis F. Baďura) havis internacian eĥon, sekvis pluraj prelegoj kaj ekde tiam "Verda Stacio" havis firman lokon en la radio de Brno. Esperantlingvaj prelegoj estis regulaj, kunlaboris pluraj anoj de la Klubo (J. Šamla, M. Strejčková, reĝisoro Dalibor Chalupa, kaj poste speciale profesoro Theodor Kilian el Třebíč); la prelegoj informis la mondon pri nia ŝtato kaj popolo, vivo kaj artoj, kaj laŭ sugesto, instigo kaj senpera helpo de Inĝ. Antonín Slavík (direktoro de Radio-Journal en Brno, ekzekutita en la jaro 1942 en Berlino de nazioj) estis disaŭdigitaj dramverkoj RUR, La Blanka Malsano, Grandhotelo Nevada, operoj Vendita Fianĉino, operetoj Pola Sango, Sur Rozoj Sternite, kabaretoj ktp., en kiuj rolis aktoroj kaj artistoj de la Landa Teatro en Brno, kiel Karel Höger, Zdenka Švábíková, František Kožík, Jarmila Lázničková, Josef Bezdíček, Vladimír Leraus, Jarmila Kurandová k.a.; la Klubo komisie vendadis eldonaĵojn de la eldonejo Literatura Mondo.

1933: kiel prezidanto elektita František Válka, aŭtoro de la verketo Všude dobře, doma nejlépe (la libreto rememoras la dudekjaran restadon de la aŭtoro en Brazilo); en la komitaton eniras Theodor Kilian el Třebíč, gvidanta tri radio-kursojn (1932-1933).

1934: prezidanto iĝis Jaromír Hoffner; la Klubo aranĝis prelegon de negro Kola Ajay el Lagoso el Niĝerio en plenplena halo de Masaryk-Universitato (oktobre) kaj du prelegojn en lernejoj; en novembro ĉeĥlingve parolis en la granda halo de Stadiono D-ro Augustin Pitlík el Prago pri la Tutmonda Ekspozicio en Ĉikago; la Klubo disponis pri pluraj inform-vitrinoj, ankaŭ en la stacidomo.

1935: la VI-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso (27.-29.9.) en salono de hotelo Passage (interkonatiĝa kaj amika vesperoj), en Stadion (inaŭguro kaj artvespero) kaj en Kleriga Domo de Brno (laborkunsidoj); la sekvintan tagon oni povis ĉeesti Diservon en la internacia lingvo kaj partopreni la faman aŭto-konkurson sur Masaryk-Ringo; la tutan kongreson ĉeestis la registara konsilisto Hugo Steiner, fondinto de la Internacia Muzeo de Esperanto en Vieno; partoprenis 209 homoj kaj venis salutoj el Ministerio pri eksterlandaj aferoj, el Ministerio pri lernejoj, Ministerio de komerco. Ĉeĥa kaj germana ligo 1935.

1936: nova prezidanto fariĝis Theodor Kilian (ĝis 1940); la kluba sekretario estis seninterrompe ekde 1928 J. Vondroušek; la 18-an Internacian Kongreson de Katolikaj Esperantistoj (4.-9.8.) partoprenis pli ol 250 homoj el 14 landoj; preparis Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, sub prezidanteco de Aleš Berka, kiu ankaŭ fondis Eldonejon de Malkaraj Libroj (EML); Internacia Ekspozicio de Esperanto en haloj de la Industria Muzeo; aŭtunan Ĉe-metodan kurson de invitita estono Henriko Seppik (lektoro de Universitato Tartu) partoprenis kelkcent homoj.

1937: en januaro denove prelegis Jozefo Scherer kaj H. Seppik; somere venis Kolomano Kalocsay kaj Ludoviko Tárkony; la Klubo direktis ĉiun sian aktivecon al ĝusta informado de eksterlando pri nia ŝtato.

1938: por aŭtuno estis entreprenitaj vastegaj aranĝoj, ampleksa kampanjo, sed ĉio preterpasis pro la krizaj kaj tragediaj septembraj kaj oktobraj tagoj; post la kapitulaco aktiveco de la Klubo tre moderiĝis, sed ne ĉesis.

1939: nova kurso, sed ĝi restis nefinita, intervenis la okupacio. En aprilo 1939 alveturis gestapo al la tiama prezidanto de la Klubo prof. Th. Kilian postulante de li la kluban korespondaĵon. Samtempe venis aliaj gestapanoj al la tiama vicprezidanto Hoffner kun la sama postulo. Ambaŭ samideanoj deklaris, ke la kluba korespondaĵo troviĝas ĉe la sekretario. La sekvintan tagon venis gestapanoj al J. Vondroušek, sed tiu lerte informita de Kilian, forigis ĉiujn leterojn, kiuj povis esti danĝeraj. Kiel jam estis menciite la klubo ekde aŭtuno 1937 ĝis marto 1939 korespondis kun pluraj kluboj, ĉefe kun la klubo en Chingford apud Londono kaj informis la anglajn esperantistojn laŭ vero pri situacio en ĈSR, pri germanaj planoj kaj postuloj, la maja mobilizo, pri minoritataj rajtoj, minoritata juro ĉe ni, pri la septembra krizo kaj fina kapitulaco ktp. Ĉe J. Vondroušek estis faritaj du traserĉoj, la korespondaĵo estis konfiskita kaj protokollibro el la jaro 1938.

1940: fine en junio gestapo ordonis forigon de stacidomaj tabuloj kaj likvidon de la Klubo. Sed ankaŭ tiam ĉiu firme staris sur sia loko kaj nur fine de aprilo, kiam komenciĝis domtraserĉoj kaj kruda enketado ĉe gestapo, estis rekomendite al la kursanoj disiri. La klubvesperoj plu daŭris, ankaŭ en la jaro 1940, sed ne plu en aparta ejo. En junio 1940, laŭ ordono de gestapo kaj minaco, ke sekvos la plej severaj punoj, la Klubo formale likvidiĝis. Malgraŭ tio la kunvenoj sekrete plu daŭris, ĝis aŭtuno l94l, kiam estis proklamita escepta punrajto. Plenajn ses jarojn daŭris la milito detruinta kelkdek milionojn da homoj kaj senmezurajn valorojn. Kaj kion neniu ĉesis kredi realiĝis, plejparte ni ĝisvivis la grandegan feliĉon, la pacon kaj liberon.

1945: la unua postmilita kunveno (12.6. je datreveno de likvido de la klubo la 12.6.1940) elektis kiel prezidanton Josefon Vondroušek; aperis novaj laborantoj, kiel profesoro de konservatorio Vilibald Scheiber, D-ro Jan Geryk k.a.; la Klubo estis la unua, kiu rekomencis agadon en la liberigita Ĉeĥoslovakio, per regulaj kunvenoj kun firma programo; Bedaŭrinde la radio-stacio de Brno estis tiom detruita pro la militsekvoj, ke la tradicion de "Verda Stacio" devis transpreni Prago.

1946: la plej gravaj entreprenoj de la Klubo estis: modela kaj alloga libro-ekspozicio en librovendejo Komůrka, sukcesa partopreno en la Tutŝtata Filatela Ekspozicio, prizorgado de 12 propagandaj vitrinoj, sukcesa kunlaboro kun Lernejo de Laboro ÚRO; ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno estiĝis kurso gvidata de Rudolf Nečas en Kuklenská-strato.

1947: ankoraŭ pli ampleksa ekspozicio de Esperanto-libro, en ĵurnaloj aperis pli ol 100 pagitaj anoncoj kaj informoj, en 11 kinejoj estis tutjara konstanta reklamo por Esperanto (bele ellaborita diapozitivo), kaj al ĵurnalo Čin estis almetitaj 10.000 informiloj; prelegoj de eminenta sveda sociala kaj poresperanta laborantino Anna Alamo el Stokholmo en aŭlo de Masaryk-Universitato (pli ol 400 aŭskultantoj, interpretis J. Vondroušek), sekvis plua prelego en kinejo Metro (700 studentoj kaj profesoroj, interpretis s-ano Josef Vítek el Prago kaj okaze de infan-soleno partoprenis kelkcent ĉeestantoj, tradukis ankaŭ s-ano J. Vítek);. en aŭditorio de Medicina Fakultato prelegis D-ro A. Baur el Berno (interpretis Jiří Kořínek); por ekspozicio "Verko de Petr Bezruč" havigis la klubo materialojm kaj aranĝis tien du grup-ekskursojn; por rememorigi 60 jarojn de Esperanto estis eldonitaj grandaj artismaj afiŝoj en granda kvanto kaj distribuitaj laŭdezire al pluraj kluboj de nia respubliko (Prago, Liberec, Karlovy Vary, Olomouc k.a.).

1948: koncerto de esperantisto Nuni Nanev, membro de Sofia Opero, plue koncerto de kantistino M. Santreuil el Parizo, ankaŭ samideanino; pli ol 30-membra aŭtobusan karavano el Danlando (trarigardo de la urbo, vizito al Macocha, amika vespero kun la kultura programo); en Židenice en gastejo "u Drápalů" fondis 44 gesamideanoj lokan grupon.

1949: vizito de skota poeto Reto Rossetti kun la edzino; karavano el Nederlando, 50 personoj, nederlandanoj kaj belgoj (akcepto ĉe prezidanto de la Centra Nacia Komitato B. Ubr)

1950: la VII-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (27.-29. 5.) sub honora patroneco da la Centra Nacia Komitato (1100 homoj) kun solena koncert-vespero (tradukoj de R. Hromada, Jindřich Ježek, J. Kořínek, Miloš Lukáš, Tomáš Pumpr, St. Schulhof, Frant. Vaněk, piano-akompano de prof. Vilibald Scheiber, deklamado de Švábíková-Kožíková, Vl. Leraus kantado Věra Borská, Eliška Kalousová, D-ro J. Hromádka, prof. J. Válka, kabaredaj kantoj R. Stolař, Fr, Crha, Vanda Zitová, dramo Eva Suchardová kaj Valda Vinař); Stalin-tezoj pri la lingvoscienco kaŭzis malfavoran sintenon de la partiaj instancoj al Esperanto (ekde 1949 estis la Klubo sub polica inspekto, okazis pluraj enketadoj ĉe la ŝtata polico, la kursoj ne rajtis esti afiŝataj)

1951: aŭtune ekspozicio de la internacia lingvo enkadre de Ekspoziciaj Foiroj de Brno, en la rotondo; la Klubo solenis 50 jarojn de sia ekzistado (17.-18.11.), venis nestoroj lernejestro Theodor Čejka el Bystřice pod Hostýnem, instruisto Josef Záboj, al la programo kontribuis M. Adamcová, Eva Suchardová, L. Kovář, St. Fröhlich, S-ino Orlová, Frant. Crha, Míla Režná, Vilibald Scheiber, Alena Horáková, Věra Borská, Václav Kvarda, J. Kořínek, D. Chlubnová, Ĥoro de la kluba junularo; la Klubo transiris, laŭ la leĝo pri organizoj, kiel interes-rondeto, al Kleriga Akademio Komenský, poste al Kleriga Kunularo de urbo Brno kaj fine al Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno; fondita Esperanto-rondeto de entreprena klubo ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno kun 21 membroj.

1952: la Klubo decidis eldonadi Bultenon (jare 5-6 n-roj, plejparte dupaĝaj, eldonkvanto 550 ekz.);

1952-1955: regulaj klubkunvenoj kun programoj klerigaj kaj kulturaj; ĉiujare dufoje okazis solenaj koncertoj preparitaj kaj gviditaj de s-no prof. V. Scheiber; operkantistino Věra Borská instruis Esperanton en sia loĝejo varbinte junajn lernantinojn (ekz. Jarka Čejková, Jarka Navrátilová, Věra Podhradská k.a.), kun kiuj ŝi fondis grupeton Verda Masko (kies membroj estis ankaŭ s-roj Baláš, Toufar) - la kolektivo preparis diversajn amuzajn programojn por la klubo, ekz. vesperojn de poezio kaj kantado, teatraĵojn; Tiutempa JUNULARO en Brno estis forta, ĉirkaŭ 20 gejunuloj, kiuj regule ĉiusemajne kunvenadis kaj dediĉis sin ne nur al lernado de la lingvo, sed ankaŭ amuzis sin per diversaj ludoj en Esperanto, preparis kulturajn programojn kaj prezentis ilin ne nur en Brno, sed ankaŭ en Přerov, Ostrava, Olomouc k.a. urboj. En ilia programo estis ankaŭ teatraĵoj (Andreo kaj drako, Lasta viro k.a.). Ni rememoru kelkajn nomojn: (Hana Bachtíková, Josef Cink, Jarka Čejková, František Frýbert, Olda Kaláb, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná, Irena Petrželková, Věra Podhradská, D-ro Valjan, Milada Vondroušková, Jan Werner, poste Aleš Bednařík. Oferemaj gvidantinoj estis unue Drahomíra Chlubnová, poste Marta Lorková, Františka Fojtíková, Dáša Zorka k.a. Multaj el ili studis en nia urbo kaj post studado revenis al siaj hejmoj kaj tie plu aktivas en la movado.

1955: al Brno venis prof. Canko Murgin el Sofio; lia deziro estis renkontiĝi ankaŭ kun rektoro de universitato prof. D-ro F. Trávníček, kiu plurfoje atakis Esperanton en ĵurnaloj. La aŭdiencon ĉe la sinjoro rektoro aranĝis D-ro J. Šikula. Post interparolo prof. Trávníček deklaris, ke li havas nenion kontraŭ Esperanto, kaj komprenigis al ni, ke malgraŭ diversflanke ripetataj postuloj, plu skribi kontraŭ la internacia lingvo, li ne akceptos tion.

1956: aŭtuna vizito de Julio Baghy kun sekretario Lajos Mathon (en speciala kunveno Baghy prezentis siajn poeziajn verkojn kaj du hungarajn kulturfilmojn en Esperanto); plua gasto estis el popola Ĉinio, sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo.

1957: ekspozicio "70 jaroj de Esperanto" (13.-30.10.) en granda halo de Art-Industria Muzeo (ekspoziciataj ĉ 300 libroj, ĉefverkoj de la mondliteraturo, dekoj da reprezentaj Esperanto-revuoj, kelkaj en kompleta jarkolekto, centoj da plej allogaj esperantlingvaj prospektoj, afiŝoj de Unesko, dekoj da afiŝoj kaj pluraj spritaj desegnaĵoj faritaj de inĝ. Jan Werner);. la ekspozicion instalis kaj kompletigis per konvenaj tekstoj arkitekto J. Smečka (ĉ. 4000 vizitintoj).

1958: somere venis gastoj el Svislando; Internacia Foiro en Brno eldonas unu numeron de la foira bulteno en la internacia lingvo (ĉiujare ĝis 1968);

1959: publikaj prelegoj (J. Vondroušek) al la centa datreveno de d-ro L.L. Zamenhof en salono de Parko de Kulturo

1960: prelegoj de J. Vondroušek en la Ŝtata Ŝparbanko antaŭ tricent okupitoj.

1961: la Klubo festis sian 60-jaran ekzistadon (25.-26. 11.) en salono de T.J. Spartak (ĉ. 200 gesamideanoj),.

1963: nova vizito de Julio Baghy (18.5.); d-ro inĝ. J. Šikula parolis en granda salono de la Parko en Brno parolis je la temo: La internacia lingvo en scienco; la Parko eldonis 12-paĝan ilustritan broŝuron ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, Arkeologia Instituto en Brno, sub titolo "Granda Moravio" en Esperanto (tradukis kaj dissendon de 3 000 ekz. prizorgis la prezidanto); en la Universitata Biblioteko okazis ekspozicio de ekskluzive sciencaj libroj en la internacia lingvo (.la ekspozicio daŭris du semajnojn).

1965: ekspozicio de Esperanto-Libro (26.9.-10.10.) en Freska Salono de la Malnova Urbodomo (la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo, ankaŭ laŭfake, gazetoj, prospektoj de mondfirmoj, turismaj prospektoj de urboj, banlokoj, afiŝoj ktp.); flor-ornamon prizorgis d-ro J. Šikula, kiu inaŭguris la ekspozicion nome de Ĉs. Esperanto-Komitato; la ekspozicion vizitis pli ol 1200 homoj, kaj gesamideanoj (hazardaj vizitantoj de la urbo) el Sardinio, Jugoslavio, Pollando, Hungario kaj Germanio. Ankaŭ franca grupo (neesperantista).

1966: bondeziro, kiun sendis al nia Klubo okaze de la nova jaro 1966 J. Baghy, grave malsana, el budapeŝta hospitalo:

Sude palmoj, norde pinoj,

nian teron pompe vestas,

sed egale en animoj

Novan Jaron oni festas.

 

En la mondo pac-rubando

ligu landon al la lando,

ĉiu kara samcelano

vivu bone kaj en sano!

Estis kolektitaj 14 mil kolektivaj subskriboj kaj 1200 individuaj por la Peticio favore al Esperanto por UNO; en majo prelegis en la Klubo prelego s-anino prof. Vesna Skaljer-Race el Beogrado; samjare akceptis la Klubo ĉ. 110 membran karavanon de italoj, belgoj, nederlandanoj, francoj, danoj kaj usonanoj; komence de aŭtuno estis dissendita speciala inform-letero pri la internacia lingvo al ĉ. 150 mezlernejoj, altlernejoj kaj faklernejoj.

1967: koncerto al 50-a datreveno de forpaso de L. L. Zamenhof (18.4.)

1968: la Kvara Tutŝtata Konferenco de Esperanto-Junularo (25.5.-26.5).en kunlaboro kun la Junulara Sekcio de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj Klubo de Junaj Vojaĝantoj en Brno (ĉ. 100 gejunuloj, amika vespero kun teatra programo kaj danco, kaj ekskurso al Macocha); organizis J. Adamec, F. Adamec, J. Kolejka.

1969: la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Brno (29.-30. 3). Post aprobo de la statuto de ĈEA fare de la Ĉeĥa Ministerio de Interno estis la Klubo komisiita pri aranĝo de la kongreso. Akceptado de aliĝiloj estis limigita je unu monato, por la preparlaboroj restis eĉ ne du monatoj (Loka Kongresa Komitato: prez. J. Vondroušek, vicprez. d-ro J. Šikula, sekretarioj inĝ. J. Werner, Milada Vondroušková, kasistino M. Lorková). Tamen la kongreson partoprenis pli ol 400 gesamideanoj. Honoran patronecon akceptis Lerneja Komitato de la Urba Nacia Komitato, plue Parko de Kulturo kaj ripozo en Brno kaj Kleriga Instituto de Prago. Grandaj afiŝoj anoncis al la loĝantaro de Brno okazon de la kongreso, eĥo en aro da ĵurnaloj estis tre bona.

Interkonatiĝa vespero okazis en granda salono de hotelo Slovan. Sabate (29.3.) estis inaŭgurita la Konstitua Kongreso de ĈEA en granda halo de Besední dům. La ĉeestantaron alparolis prez. de la Loka Kongresa Komitato kaj estro de la Klubo J. Vondroušek. Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto de Prago d-ro Miroslav Bukovský, sekciestro de la Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de prezidanto de UEA prof. d-ro Ivo Lapenna tralegis oficiala reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La kongreso aparte kore bonvenigis vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en nomoj de Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj de Slovakio kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Akademio de Sciencoj. La partoprenintoj aŭskultis paroladon de s-ano inĝ. F. Sviták, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj de s-ano Josef Vítek, proponita prezidanto de ĈEA. La kongreso aprobis la statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Vespere en la sama salono okazis grandioza solena koncerto, preparita de prof. V. Scheiber. Kantis famaj membroj de Janáček-Operejo, sekvis recito de glora poemo de R. Kipling fare de s-anino aktorino Alena Růžičková-Pavlínová kaj sekvis brila violon-koncerto. Dimanĉe la 30.3. daŭrigis la traktadoj de la kongreso kaj okazis kunsidoj de kelkaj sekcioj. La kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj titolon "Honora membro de ĈEA" (A. Bárochová, d-ro J. Fousek, Th. Kilian, J. Kořínek, M. Lukáš, d-ro T. Pumpr, F. Pytloun, V. Scheiber, J. Šupichová, J. Šustr). En la ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj unuanime akceptita Program-Deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

En septembro venis al Brno pli ol 60-membra karavano de italaj esperantistoj, revenantaj el UK en Helsinki. La 5.9. prelegis en eksterordinara kluba kunveno s-ino E. Krusse el Frankfurto s. M. pri Internacia Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj en Avinjono. En Konsum-Kooperativo Jednota prelegis la 29.9. s-ano Eizo Itoo el Kioto (tradukis la prezidanto) pri la vivo de la japana popolo, tradicia kaj moderna. Ekde oktobro anoncas la Klubo kursojn de la internacia lingvo per propraj afiŝoj (dum la jaroj 1952-1969 kursoj de Esperanto povis esti menciitaj nur sur komuna afiŝo por pluraj kursoj lingvaj, kuirarto ktp.)

1970: en februara ĝenerala kunveno de la Klubo en 1970 demetis la ĝisnuna prez. J. Vondroušek sian funkcion, post preskaŭ 25-jara prezidanteco, por povi plene sin dediĉi al la gazetara servo kaj specialaj taskoj de la Klubo. Nova prezidanto estis elektita s-ano inĝ. ark. Jan Werner, sekretario Zdeněk Hršel. La ĝenerala kunveno elektis s-anon J. Vondroušek honora prezidanto. Plue estis elektitaj honoraj membroj la jenaj gesamideanoj: M. Adamcová, T. Borkovec, R. Kaplerová, R. Nečas, O. Petr, V. Scheiber. La antaŭaj honoraj membroj: prof. inĝ. V. Kroužil, prof. kaj direktoro de sanitara lernejo Th. Kilian el Třebíč. Grava revuo Věda a život (Scienco kaj vivo) alportis en la 6-a kaj 7-a n-roj ampleksan objektivan studon kaj analizon de Esperanto el plumo de universitata profesoro fil. d-ro Arnošt Lamprecht kaj d-ro Miroslav Čejka. Por informo de la publiko estis dissenditaj 3000 informiloj, eldonitaj de ĈEA. Tekston ellaboris s-anoj Z. Hršel kaj inĝ. J. Werner, grafikan aranĝon same inĝ. J. Werner.

1971: okaze de la ĝenerala kunveno rezignis inĝ. J. Werner je la prezidanta funkcio kaj pri la ĝusta funkciado de la Klubo responsas ĝis elekto de nova prezidanto: inĝ. J. Werner, d-ro inĝ. J. Šikula, Z. Hršel. La Klubo disponis pri du inform-vitrinoj (ĉiuj ceteraj estis en la j. 1949 forigitaj laŭ supera ordono). La stacidoman vitrinon prizorgis s-anino M. Vondroušková. Instalita gazetara servo, sendanta al ĵurnaloj de Brno inform-artikolojn kaj noticojn. 70-a datreveno de la Klubo: vendrede (11.6.) en la poezia vinejo MÚZA aktorinoj Alena Růžičková-Pavlínová kaj Aranka Lapešová kun niaj aninoj Marta Lorková kaj Olga Valentová.prezentis vesperon de Esperanta Poezio "Eterna Bukedo". Kantis Miroslov Smyčka el Ústí n. L., pian-akompanis D. Zaorálková. Sabate en granda halo de hotelo Slovan parolis s-ano inĝ. F. Sviták el Prago por ĈEA kaj plue aro da reprezentantoj de pluraj Esperanto-Kluboj. Inter multaj salutleteroj venis sola eksterlanda el Sovet-Unio, de Interklub en Doneck. Reprezentantoj de la Parko kaj Kluboj aranĝis laŭmeritan honorigon al s-ano J. Vondroušek, al s-aninoj A. Růžičková-Pavlínová, iniciatemo en la kultura vivo urba kaj kluba, kaj al s-anino Růžena Kaplerová, malnova bibliotekistino. La historion de la Klubo prezentis en sia ĉefparolado J. Vondroušek. Sekvis koncerta Matineo sub gvido kaj piano-akompano de prof. V. Scheiber. Kantojn kaj ariojn de la ĉeĥaj komponistoj (Smetana, Dvořák, Janáček, Novák kaj Křička) prezentis artistoj Helena Supová-Halířová, V. Dronská, F. Chudoba, M. Smyčka (en tradukoj de J. Kořínek, M. Lukáš, T. Pumpr). Sabata posttagmezo kaj dimanĉa antaŭtagmezo apartenis al konferenco pri historio de Esperanto-movado sur teritorio de Ĉeĥoslovakio, unua tia aranĝo. Prelegojn prezentis prof. J. Cink, V. Echtner, J. Mařík, inĝ. F. Sviták, prof. E.V. Tvarožek, RNDr. V. Novobilský. Sabate vespere okazis amuza vespero kun danco. La jubileon salutis per poemoj M. Jakubcová, J. Kořínek. Informojn pri 70 jaroj de la Klubo alportis lumĵurnalo kaj la radio, kiu disaŭdigis 20 minutan prelegon pri la movado kaj la Klubo, preparitan de J. Vondroušek. Ankaŭ pluraj ĵurnaloj alportis informojn pri la jubileo kaj pri agdo de la Klubo. La solenojn digne preparis prez. de la preparkonitato inĝ. ark. J. Werner, Z. Hršel k.a. Post fino de la solenoj konsentis s-ano J. Vondroušek akcepti la prezidantecon ĝis fino de la jaro.

1972: Printempa (28.3.) kaj aŭtuna (24.10.) koncertoj (V. Scheiber, V. Dronská, H. Halířová-Supová, R. Chudoba, L. Schnürmacher) okaze de 85-a datreveno de E-o. Universitata Biblioteko eldonis bibliografian folion n-o 168 "Učíme se esperantsky" (B. Kyjovská kunlabore kun J. Vondroušek, 400 ekz.), en vitrino de la biblioteko ekspozicieto de E-literaturo. Afiŝo de Olga Valentová (150 ekz.) kaj de Eva Hliněnská por tramoj (Esperanto - zelená do celého světa, 1000 pecoj). Por pupteatro Radost tradukita dramo de Dürrenmatt "Similulo". Al foirejo sendita traduko de bulteno.

1973: En kvin vitrinoj de Universitata Biblioteko ekspozicio pri E-o (2.-19.10.)

1974: J. Vondroušek ricevis honoran insignon de MEM de N. Aleksiev kaj M. Adamcová arĝentan insignon ČsČK de 2-a grado. Kunvenoj en Klubejo 2/3 PKO, Ŝtuparo n-o 2.

1975: la Klubo transiris de Parko de Kulturo kaj Ripozo Julius Fučík al Klubo de instruado kaj scienco Bedřich Václavek en Lenin-strato 34 (nun Kounic-strato). De 30.9. kunvenoj en KSV. 2 ekspozicioj de E-literaturo en Univ. Biblioteko

1976: Z. Hršel kaj V. Podhradská elektitaj en la 2-a kongreso de ĈEA al Centra Komitato; leterkartono kun alpresaĵo "Saluton el Brno" kaj silueto de la urbo (ing. Werner); koncertoj al 75-jariĝo de la Klubo (A. Růžičková-Pavlínová, R. Chudoba, H. Supová, V. Böhmová, Zl. Beňová, Vl. Mrkvička, V. Halíř, P. Vodička - 4/5.9.1976)

1977: Junulara seminario en Račín organizita de la klubo, koncerto okaze de 90-jariĝo de E-o, ekspozicio en Universitata Biblioteko (7 paneloj de J. Klement el K. Vary)

1978: Teatraj vesperoj de Eva Seemannová "Jean kaj mi" (17.1.) kaj monologoj el K. Čapek (31.10.); koncerto omaĝe al Leoš Janáček (31.1.);

1979: ekspozicio "Mezinárodní jazyk dneška" (Internacia lingvo de la hodiaŭo) ĉe klubo Bedřich Václavek (12.-26.1); prelego de ing. Werner "Perspektiva plánovaného jazyka ve vědě a technice" (Perspektivoj de la planlingvo en scienco kaj teĥniko) en la Ŝtata Scienca Biblioteko (24.1.); Věra Podhradská kaj Vladimír Škoda elektitaj por la Centra Komitato de ĈEA dum la 3-a Asocia kongreso en Praha; Josef Vondroušek iĝis Honora Membro de ĈEA, la Klubo ricevis insignon de MEM, same kiel dr. Foit kaj Z. Hršel; Eva Seemannová aktoris pri Božena Němcová (20.3.); B-B-B-renkontiĝo en Bratislava (20.-21.10.); forpasis poetino Milda Jakubcová (14.10.)

1980: B-B-B en Brno (20.-22.6.); teatra vespero "Serĉado de blua tono" de E. Seemannová (26.2.) laŭ Jiří Karen; koncerto omaĝe al 35-a datreveno de liberiĝo (15.4. kaj 11.11.); solena prezento de "Mensogulo kaj lia gento" en Teatro de Fratoj Mrštík (22.11.) omaĝe al 70-jariĝo de Alena Růžičková-Pavlínová, kiu ĉefrolis - dum la paŭzo gratulis J. Vondroušek kaj Dr. Inĝ. J. Šikula nome de la Klubo. 14. 10. teatra vespero de E. Seemannová (V. Vinař: Ĉerande de l' abismo); koncerto de pola altlerneja ensemblo Zespól Piesni Dawnej el Bydgósc

1981: junularan renkontiĝon en Vyškov (10.-12.4.) preparis MUDr. V. Škoda el Brno; B-B-B kune kun soleno de 80-jariĝo de la Klubo (12.-14. junio) ; plua B-B-B- en Bratislava (16.-19.10.); Ŝtata Scienca Biblioteko en Brno eldonis liston de E-literaturo en la biblioteko (Z. Hršel kaj B. Kyjovská);

1982: M.Malovec kaj V. Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 4-a kongreso en Pardubice; koncerto (20.4.) por la paco; renkontiĝo kun Jiří Karen "Arboj venas urben" (11.5.)

1983: B-B-B en Budapeŝto (6.-8.5.); Eva Seemannová kaj Ota Dub pri Karolína Světlá (22.3,); Jiří Karen pri Karel Höger kaj František Kožík en Verda Stacio (3.5.); forpasis Marie Adamcová (13.12.)

1984: SAEST 1984 "Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado" en Brno (31.8.-2.9.); junulara renkontiĝo en Tálský mlýn en Žďár n. S. preparita de MUDr. Škoda.; Josef Vondroušek 80-jara; Z. Hršel, M. Malovec kaj K. Kraft komencas labori pri nova vortaro; Gloraj monologoj (E. Seemannová, 9.10.), koncerto omaĝe al 40-a datreveno de Slovaka Nacia Insurekcio (H. Halířová, 16.10., 110 spektantoj); Niaj esp. verkistoj (J. Karen, 30.10.)

1985: B-B-B en Bratislava (4.-6.10.); koncerto al Jaro de tutmonda muziko (12.11.).

1986: Terminologia kurso en Roudnice (1.-5.9.) laŭ lernolibro de Jan Werner; B-B-B- en Budapeŝto (9.-11.5.); koncerto al Internacia Jaro de Paco (4.3.);

1987: B-B-B- en Brno (2.-4.10.) en Blasko-Češkovice kun koncerto; Věra Podhradská, Miroslav Malovec kaj Vladimír Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 8-a kongreso en Olomouc; forpasis Tomáš Borkovec (3.10.); aperis antologio el verkaro de Karel Čapek tradukita de J. Vondroušek;

1988: B-B-B en Bratislava (10.-12.6.); Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. EK Třebíč); forpasis Jiří Kořínek (4.11.);

1989: La Pupteatro Radost el Brno gajnis la unuan premion de la 22-a internacia pupfestivalo en Zagrebo kun "Teatraĵo pri Dorotea" en traduko de J. Vondroušek kaj M. Malovec kun konsulto de A. Růžičková; koncerto al 130-jariĝo de Zamenhof (21.11.)

1990: TRASE - tradukista seminario en motelo Arkada en Bučovice (9.-11.11.); M. Malovec kaj K. Daněk akceptis redaktoradon de Starto post Jiří Patera; bildrakonto Zamenhof preparita de Malovec, Daněk, Hliněnská laŭ belga eldono; Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana de Jan Werner

1991: junia festo de 90-jariĝo de la Klubo (7.-9.6.); klubejo en Spojklub en Šilingvovo nám.; Malovec en Roterdamo ĉe UEA; en majo dum IFEF-kongreso en Olomouc Malovec preparas kongresan kurieron; Jana Burianová preparis vinan seminarion por junulara sekcio; B-B-B renkontiĝo apud digolago

1992: la Klubo fondis Esperantan Literaturan Fondaĵon; M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1992; Pupteatro Radost partoprenis pupteatran festivalon kun teatraĵo Doktoro Johano Faŭst (tr. M. Malovec), kiu aperis ankaŭ kiel broŝuro; Josef Vondroušek honora membro de UEA en la Viena UK; J. Werner ricevis premion Luigi Minnaja de Belartaj Konkursoj de UEA pro eseo Ĉu konflikto inter vorto kaj nocio? (UK Vieno)

1993: V. Podhradská estis inter ĉefaj organizantoj de komuna ĉeĥa-germana kongreso en Karlovy Vary, Malovec preparis kongresan libron.

1994: apris Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek en traduko de J. Vondroušek okaze de SAT-kongreso en Strážnice; Malovec preparis Jarlibro de ĈEA 1994 okaze de la asocia 25-jariĝo

1995: aperas la Propra biografio de Karolo IV (tr. J. Vondroušek, redaktis Z. Hršel kaj M. Malovec) okaze de IKUE-kongreso en Olomouc; jarfine J. Vondroušek forpasis; en Brno "ĉe Kozakoj" asocia konferenco; aperis nova vortaro Esperanta-ĉeĥa de Kraft-Malovec (ĉefa kunlaboranto Z. Hršel, eld. KAVA-PECH);

1996: dum UK Prago 96 administradon helpas ĉefe V. Podhradská, kongresan kurieron M. Malovec kaj K. Daněk, S. Barták preparis tasetojn kun E kaj ceramikan volvaĵon, Jitka Daňková helpis en informilo. Z. Hršel invitis al Brno du afrikanojn, Kokou Sagbadjelou el Togo kaj Viktor Nto-Nto el Kamerunio; V. Podhradská iĝas vicprezidanto de ĈEA en la 8-a kongreso en Havířov, Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1996; KVA-PECH eldonis ĉeĥlingve la verkon Nový realismus de B. Vogelmann en traduko de V, Pecák kaj M. Malovec; Knaboj de Kastora rivero de J. Foglar (tr. D. Berndt, eld. EK Třebíč) enkomputiligis M. Malovec kaj J. Mendl

1997: M. Malovec gastis en Stuttgart kaj ligis kontaktojn kun loka klubo; Z. Hršel kaj M. Malovec komencis kolekti la verkaron de M. Lukáš por verki detalan bibliografion; M. Malovec komencis sisteme enkomputiligadi la tradukan heredaĵon de J. Vondroušek, sed ankaŭ de aliaj esperantistoj, same ankaŭ iam eldonitan E-literaturon, por ke ĝi restu konservita por la futuro kaj interreto; grave helpas J. Mendl el Milevsko (ekz. Švejk en traduko de V. Váňa, multaj tradukoj de J. Vondroušek); al nia Esperanta Literatura Fondaĵo skribis praga poetino Věra Ludíková petante pri traduko de siaj versoj

1998: Ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft (ĉefaj kunlaborantoj Z. Hršel kaj M. Malovec, eld. KAVA-PECH), trian eldonon de Nova realismo de B. Vogelmann preparis por preso M. Malovec (eld. KAVA-PECH); aperis Terminaro de feloj de L. Středa, enkomputiligis M. Malovec (redaktis K. Kraft, eld. KAVA-PECH); aperis Badenlanda legendaro de B. Phillipe enkomputiligita de M. Malovec; Věra Ludíková eldonis sian poemaron Ekaŭdi la animon/Uslyšet duši en spegula Esperanta-ĉeĥa eldono (tr. J. Mráz kaj M. Malovec); likvido de Esperanta Literatura Fondaĵo (nova leĝo postulas duonmilionan kapitalon).

1999: ŝanĝo de kluba adreso (ne plu poŝkesto, sed privata adreso de M. Malovec), ing. Wener kaj Malovec partoprenis UK en Berlino, Malovec poste ankaŭ ILEI-konferencon en Karlovy Vary, de kie li venigis al Brno denove la togolandan gaston Kokou Sagbadjelou, pri kiu zorgis unu semajnon "paĉjo" Z. Hršel; forpasis Václav Halíř (22.3.), operkantisto ofte koncertanta por nia klubo; la poemo de Věra Ludíková Ekaŭdi la aninom aperas en 10 tradukoj (anglan kaj hebrean aranĝis nia klubo per Esperanto); Věra Podhrahdská elektita kiel asocia prezidanto en la 9-a kongreso de ĈEA en Tábor; kongresan libron Tridek jaroj preparis Malovec; tiu ankaŭ redaktis prelegaron Modernaj rimedoj de komunikado (eld. KAVA-PECH pri KAEST '98) kaj komputile prilaboris tradukojn de Josef Rumler Majo de K.H. Mácha kaj Kristnaska tago de K. J. Erben ; vizito de franca esperantista familio Pichon veturanta kun ĉevalo

2000: forpasis Dr. Jaromír Šikula, CSc (29.5.); aperis Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. KAVA-PECH)

2001: La klubo festis sian 100-jariĝon sabate la 26-an de majo en la Malnova Urbodomo, en saloneto pruntita de la urbestro Petr Duchoň, kies reprezentanto Pavel Kuba salutis la kunvenon (ĉ. 100 personoj). La ĉefan paroladon prezentis la kluba prezidanto Zdeněk Hršel, la kulturan programon prizorgis s-ino Helena Supová-Halířová kun sia junulara kantista ensemblo kaj Miroslav Smyčka. La kunvenon gvidis Marie Klimentová, interpretis Pavel Polnický. La klubo eldonis bildkarton kaj broŝuron Cent jaroj de Esperanto en Brno. En la antaŭĉambro funkciis libroservo kaj ekspozicio pri la klubo aranĝita de O. A. Fischer. Dum OSIEK-konferenco en Strážnice dediĉita al K. Píč, M. Malovec redaktis la konferencan bultenon. Josef Vojáček instruas Esperanton en Masaryk-universitato kaj kun Miroslav Malovec kaj Josef Hron (Pardubice) gvidas asocian sekcion de informadiko.  J. Werner akiris premion Luigi Minnaja de Belartaj Konkursoj pro eseo Kulturo de komunikado (UK Zagrebo).

2002: Fondita Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Dum la asocia kongreso en Prago du niaj membroj estis distingitaj per honora membreco de ĈEA (Věra Podhradská kaj Zdeněk Hršel). V. Podhradská konfirmita kiel asocia prezidantino. Kvar membroj partoprenis KAEST en Praha, nome  Věra Podhradská (organizado), Miroslav Malovec (Esperanto en la virtuala mondo), Josef Vojáček (Logika programado kaj duonaŭtomata tekstotradukado) kaj Jan Werner (Ĉesigi la disipadon de fakula energio en la movado). Miroslav Malovec komencis kontribui al la esperantlingva reta enciklopedio Vikipedio kaj kun helpo de Chuck Smith fondis la ĉeĥan version. La Societo preparis materialon Posuzujme esperanto objektivně (Ni prijuĝu Esperanton objektive). Jan Werner prilaboris Terminaron de betono kaj betonistaj laboroj. Forpasis d-ro Evžen Wohlgemuth, zoologo.

2003:  Aprile niaj membroj kontribuis al Esperanto-programo ĉe la ekspozicio Libromondo 2003 en Prago (prizorgis poetino Věra Ludíková) kaj ĉe ekspozicio de fremdlingvaj tradukoj el Karel Čapek en Strž. Dum OSIEK-konferenco en Prago denove M. Malovec redaktis la konferencan bultenon. M. Malovec metis en Vikipedion artikolojn de Enciklopedio de Esperanto (1935), kiujn aliaj vikipediistoj aktualigas. Forpasis Alena Růžičková-Pavlínová, honora membrino de ĈEA. J. Vojáček kaj M. Malovec estis invititaj al Frankfurt ĉe Majno instrui Esperanton al lokaj esperantistoj.

2004: La klubo festis 100-jariĝon de du grandaj klubanoj, nome Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber. Venis reprezentantoj de la partnera urbo Stuttgart. Inĝ. Jan Werner aperigis ĉe KAVA-PECH libron Terminologiaj konsideroj kaj Jaroslav Pokorný preparis ekspozicion en agrikultura muzeo en Valtice (paneloj disponeblaj). M. Malovec enkomputiligis la tutan verkaron de František Omelka. En KAEST partoprenis J. Werner (Planlingvo) kaj M. Mlovec (Vikipedio - Aktualigo de Enciklopedio de Esperanto 1935). Ekfunkciis Enciklopedio de la urbo Brno, por kiu M. Malovec prilaboris plurajn temojn (Vondroušek, Kořínek, Šikula, Fondo de la Unua societo 1901, fondo de ĈEA 1969, Verda Stacio).

2005: Eldonita prelegaro Verda Duopo pri Vondroušek-Scheiber. La klubon vizitis klubanoj el la partnera urbo Rennes kaj nia reprezentanto Marek Blahuš vizitis partneran urbon Stuttgart okaze de la 100-jariĝo de la loka Esperanto-klubo. Inĝ. Vojáček gvidas Esperanto-kurson ĉe Masaryk-universitato. En la klubo aktivas tri junuloj (Marek Blahuš, Pavel Hrdlička, Miroslav Hruška). Inĝ. Jan Werner redaktis broŝuron Jarkolekto de TAKE 2005 kaj eldonas kajerojn Konstru-forumo; Marek Blahuš fondis Ĉeĥan Esperanto-Junularon. Forpasis Marta Lorková, multjara kluba kasistino, kiu ofte preparis kulturajn programojn. M. Malovec esperantigis poemon por Taglibro de mia frato pri Petr Ginz (la libron mem esperantigis Věra kaj Vlastimil Novobilský). M. Malovec kontribuis por la reta Biologia Libraro (BioLib) per esperantlingvaj nomoj de plantoj kaj animaloj laŭ PIV, poste helpis L. Středa el Úpice kaj J. Hron el Pardubice. J. Werner esperantigis la unuan rakonton el la libro de Milan Kundera Můj Janáček (Mia Janáček) kaj pere de la eldonejo Atlantis petis la aŭtoron pri permeso, sed ne ricevinte ĝin, aliajn rakontojn li ne tradukis.

2006: Elekteblan studobjekton „esperanto“ elektis 80 studentoj de Masaryk-universitato, el kiuj 50 finis ĝin. Junaj esperantistoj en Brno fondis propran klubon. Novembre efektiviĝis seminario „Lingvoj en interretopor 23 gejunuloj el 23 landoj (eĉ el Brazilo kaj Kanado) kun financa kontribuo de EU el fondaĵo por junularo. Inĝ. Jan Werner iniciatis Esperantologian kaj Literaturan Forumon (ELFO), kiun li gvidis per siaj leteroj. Niaj gejunuloj aktive partoprenis eldonon de DVD Esperanto elektronike, verkon de societo E@I, kie ili aktivas. En KAEST Dobřichovice partoprenis M. Blahuš (Unikodo - Esperanto de Interreto), J. Werner (Ĉarpentistaj lignoligoj) kaj M. Malovec (Maŝinelementoj laŭ J án Mužlay). M. Blahuš interpretis en Bratislava por Viŝegrada kvaro kaj reprezentis TEJO-n en junulara renkonto en Hispanio. Kun M. Hruška li vizitis Silvestron en Nowy Sącz. J. Werner akiris premion de Belartaj Konkursoj pro eseo Pri bono, malbono kaj multkulturismo (UK Florenco)

2007: Studentoj de Masaryk-universistato (49 geknaboj) plenumis studkontrololon, pluaj 9 en Olomouc; Mgr. Zdeněk Hršel esperantistgis prospekton Brno estas ĝusta direkto, troveblan en la magistrata retejo. Inĝ. Werner kolektis siajn Leterojn ELFO 2006-2007. En viena kolokvo Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj partoprenis M. Malovec (Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektronikigo) kaj M. Blahuš (Propono pri starigo de interreta superkatalogo kaj cifereca arĥivo de Esperanto-literaturo). M. Blahuš partoprenis prelege interlingvistikan seminarion en Berlino germanlingve. Niaj junuloj vojaĝis tra Ukrainio kaj partoprenis en ago-semajno de la pola Malbork.

2008: Nove fondita E-lingvo eldonis surpapere la supre menciitan prospekton pri Brno kaj sian propran varbilon. M. Malovec helpis prepari Esperanto-muzeon en Svitavy kaj ĝian prospekton, same esperantigon de retejo de Svitavy. Adolf Veselý donacis al la muzeo reliefan portreton de Eŭgeno Lanti, kiun li konservis hejme dum jardekoj. Jan Werner verkis Koteadon en konstru-desegnoj. J. Werner, V. Podhradská kaj M. Malovec kolektas informojn pri esperantistoj enkadre de projekto Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado. En la klubo filmis Ĉeĥa Televido kun nia junularo. Jan Werner aperis en dokumenta filmo de Ĉeĥa Televido Interhelpo - historio de unu iluzio. Forpasis Magistrino Milena Picková. V. Podhradská preparis la asocian kongreson en Přerov kaj finis sian laboron en la asocia komitato, elektita estis M. Malovec. En KAEST Dobřichovice partoprenis aktive J. Werner (prelego Kvar jaroj de Konstru-Forumo), J. Vojáček (Esperanto, scienco kaj tekniko - kelkaj konsideroj al estonteco) kaj M. Malovec (Pri konstruado de elektronika biblioteko-arkivo). La lasta kontribuis per simila teksto por la festlibro de Tonkin. M. Blahuš sukcese prezentis sian bakalaŭran anglalingvan laboron A Spell Checker for Esperanto (Literumkontrolilo por Esperanto). M. Malovec esperantigis kinologian retejon Zooplanet. J. Werner publikigis en La Ondo de Esperanto 8-9/2008 rakonton de Jan Balabán La pano de juna aĝo kun permeso de la aŭtoro, kiu en 2010 neatendite mortis 49-jara.

2009: D-ro Lehký el E-lingvo partoprenis Ĉeĥan Konferencon en Poděbrady, kie li prelegis pri lingva problemo en Eŭropo. Ĉi tiu unua prezento ne vekis grandan intereson. Slovaka eldonejo Espero eldonis libron 1111 anekdotoj en Esperanto de Josef Borský, aŭtoro el Brno. M. Hruška akompanis duopon el Koreujo tra Brno kaj al Pardubice, poste grupon de slovakaj esperantistoj al Macocha, J. Werner montris nian urbon al grupo de rusaj esperantistoj celantaj al UK. Bohumila Trzosová venigis esperantiston Emílio Morales Ortega el Hispanio, urbo Valencio. En salono de la biblioteko Mahen okazis poezia vespero de rusa poetino Ljubov Vondroušková, kies versojn esperantigas J. Krolupper. Esperanton prezentis al neesperantistoj J. Werner. J. Vojáček aperis en la televido Prima ne programo Divenu, kiu mi estas. M. Blahuš instruis en InPaSem (Dobřichovice), J. Werner en Skokovy. M. Malovec elektita kiel kluba prezidanto, V. Podhradská kiel prezidantino de la Societo. M. Malovec esperantigis retejon de A. Vyšinková pri marcipano.

2010: D-ro Lehký partoprenis Ĉeĥan Konferencon en Poděbrady la duan fojon kaj ĉifoje lia prelego Tra kie kaj kiamaniere pluen estis konsiderata inter la dek plej interesaj (el kvindek), ĝi estas eĉ legebla (ĉeĥe) en la retejo de la konferenco inkluzive de fotoj (bildoj 67-72); inĝ. Jan Werner eldonigis sian tradukon de studenta romano Fieraj koroj de Eda Jitzovský kaj Jarkolekton de TAKE 2010; en la retejo estas atingeblaj liaj kajeroj Konstru-Forumo; Marek Blahuš esperantisgis libron de Max Kašparů Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj kaj Miroslav Malovec esperantigis anekdotojn de Pavel Rak Desegnita humuro kaj poluris versojn de Elena Popova Rim-enigmoj. Věra Podhradská prizorgis ekonomion de ĉiuj tri etapoj de SET Lančov (cetere kiel ĉiujare dum lastaj jardekoj). Miroslav Hruška instruis laŭ metodo de Pavel Lehký. Miroslav Malovec enkomputiligis ĉirkaŭ 600 tekstojn de Jiří Kořínek, inkluzive de Serĉado de blua tono de Jiří Karen pri la vivo de Chopin. Kun Viktor Dvořák el Moravské Budějovice li preparas libron pri Otakar Březina (tradukoj de Tomáš Pumpr kaj Jiří Kořínek) kaj kun Petr Chrdle novan eldonon de la dramo R.U.R. de Karel Čapek en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj (verŝajne Josef Řebíček). Marek Blahuš gvidis ĉeĥan karavanon al UK en Havano kaj reprezentis tie ĈEA kaj ĈEJ. Esperanton li prezentis en televido Ondo el Brno. M. Blahuš kaj M. Hruška aktive partoprenis la konferencon KAEST en Modra (Slovakio). La prelego de Blahuš (Literumkontrolilo por Esperanto) estis samtempe lia bakalaŭra disertacio e Masaryk-universitato. Kiel staĝanton de la teamo E@I la universitato sendis lin al Francio por aŭtuno 2010 kaj printempo 2011. F. Frýbert transloĝiĝis al Prago.

2011: Ĉe la asocia retejo M. Malovec fondis paĝon Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado kun 500 personoj kaj ilia konciza karakterizo. En la ĉeĥa vikipedia gazeto Wikimedium aperis intervjuo kun M. Malovec pri fondo de la ĉeĥa Wikipedia en 2002. J. Vojáček reprezentis Esperanton ĉe stando Zooparadizo dum hundo-ekspozicio en Brno. J. Werner verkis kaj eldonis Ladistaj produktoj en konstruado. Pavel Lehký prelegas pri komunikado en Česká konference 3, nunjare en Kutná Hora.