|
Literaturo por geknaboj en Esperanto |
|||||||||
|
|
|||||||||
|
|
Zamenhof
estis ankoraŭ infano,
kiam en lia kapo naskiĝis ideo pri la internacia lingvo, kiel 17-jarulo
li finis prototipon (Lingwe universale) kaj kiel 25-jarulo la nunan
Esperanton, kvankam li sukcesis publikigi ĝin nur kiel 28-jarulo. Unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj en 1890
eldonis la 18-jara Francisko Valdomiro Lorenc (kiu La unuan romanon en Esperanto en 1896 verkis la 19-jara
ruso Ivan Ŝirjaev sub titolo Sen
titolo (sed eldnita nur en 1994). UEA estis kreita de la 20-jara sviso Hector Hodler, kiu
naskiĝis en la sama jaro kiel Esperanto, do en 1887. Certe ni povus mencii ankoraŭ plurajn ekzemplojn.
Do, bonvenu en nia ekspozicio de literaturo por
geknaboj en Espeeranto. |
|
|||||||