|
Rememore pri la faka agado en Ĉeĥoslovakio Scienc-teknika sekcio 1969-1999 |
|||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
||
|
|
Kiam en 1969
estis refondita organizita ĉeĥoslovaka Esperanto-movado en formo de
du memstaraj organizaĵoj (Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Slovaka
Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko), ĉar ili
rajtis labori sole sub siaj naciaj kulturministerioj (la federacia ne
ekzistis), ili fondis samtempe scienc-teknikan sekcion kiel komunan
laborkampon por esperantistoj de ambaŭ nacioj, kiuj interesiĝas pri
scienco kaj tekniko kaj volas aktive labori por ĝi. Ili komune
prilaboris ĉeĥan-esperantan
teknikan vortaron, kiu en nefinita laborversio konserviĝis,
lernolibron pri maŝinelementoj, kiu nun estas prilaborata, kaj organizis
t.n AEST-ojn, seminariojn pri
apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko. Ĉiam estis
eldonitaj kajeroj kun prelegaro, kiuj parte estas nun legeblaj en scienc-teknika
reta biblioteko. Fakaj libroj
kolektitaj de la sekcio fariĝis bazo por la nuntempa Librokolekto de ĈEA. Konserviĝis ankaŭ bultenoj de la
sekcio, kiu atestas klopodojn de la tiamaj membroj prilabori fakan lingvon en
Esperanto. Ĝis nun aktuala teksto estas la Terminologia
Kurso de ing. Jan Werner. Post la
politikaj ŝanĝoj en la 1990-aj jaroj la laboro de la sekcio
stagnis, provoj pri revivigo malsukcesis, tial la ĈEA-estraro ĝin
nuligis kaj fondis sekcion
de informadiko (1999), ĉar nun preskaŭ ĉiu agado estas
prilaborata komputile. La firmao KAVA-PECH daŭrigas
en organizado de AEST-oj sub la nomo KAEST (konferencoj pri apliko de
Esperanto en scienco kaj tekniko). |
|
|||||||