|
Rememore pri Somera Esperanto-kolegio en Doksy 1946-1952 |
||||||||
|
Verda
Voĉo |
|
|
|
|
|
|||
|
|
"VERDA VOĈO DE DOKSY“ estis ciklostilita bulteno de la "Somera
Esperanto-Kolegio“ en la urbo Doksy. Ĝi estis redaktata de Antonín
Slanina en Esperanto, en la ĉeĥa kaj slovaka, komencis aperadi ĉiutage
dum la daŭro de la "Kolegio“ 1947, kaj de post la 1-a de oktobro
1947 monate, dum la kursaro 1948 ree ĉiutage (t. e. 12-foje), poste, inter
la kursaroj, laŭ bezono, por resti en kontakto kun la kursanoj kaj por
organizi aliĝojn. Tiel ĝi fariĝis unika ĉiutaga ĵurnalo
esperantista. La unuopaj numeroj estis plej ofte kvarpaĝaj. La bulteno
aperadis ankaŭ, kiam la kursaroj okazadis krom en Doksy ankaŭ en
la urboj Svit kaj Poprad (tie aperis sole du numeroj). Nur kiam la kursaro
okazis en la urbo Kost (1953), la bulteno ne povis aperadi. Dum la kursaro
en 1954 permesis la distrikta instanco eldoni sole kvar numerojn. La enhavo
de la bulteno estas instrua, amuza, organiza. Ĝi superas plurajn
gazetojn ankaŭ per tio, ke ĝi estis efektive legata de ĉiuj
ricevintoj. |
|
||||||