|
Rememore pri Somera Esperanto-kolegio en Doksy 1946-1952 |
|||||||||
|
ĉefpaĝo |
|
|
|
|
|
||||
|
|
|
Somera Esperanto-kolegio en DOKSY estis fondita en 1946 laŭ iniciato de Karel Šolc. Ĝi okazis ĉiujare dum du semajnoj en julio-aŭgusto. Ĝi konsistis el la kurso elementa (Cseh-metoda), kurso por progresantoj, konversacia kaj el la seminario por instruistoj. Ĉiutage antaŭtagmeze estis kvar horoj da lecionoj, posttagmeze kaj vespere kleriga kaj distra programoj. La kolegion gvidis ĝia komitato: D-ro A. Pitlík estis direktoro, V. Špúr administranto, K. Šolc zorgis pri la Cseh-metodo, A. Slanina pri klerigo kaj distro. La unua kursaro havis 60 kursanojn, la plej granda nombro estis 260.
|
|
|
|||||